En tiu ĉi rava toskana lando, riĉa je historio kaj tradicioj, la okcidenta flanko de malnova domo rigardanta al granda ĝardeno antaŭ ne longe estis restaŭrata por akcepti vizitantojn, al kiuj interesas la tiel nomata "inteligenta turismo" ekster la amasitineroj. En tiu ĉi domo, hodiaŭ estas kvar ĉarmegaj apartamentoj meblitaj kaj dekoraciitaj kun tradicia gusto, tamen gardante ilian rustikan ĉarmon: agrabla surprizo, por la vizitanto, kiu ĉi tie trovos tiun modernan komforton, al kiu ni ĉiuj estas jam alkutimiĝintaj. En la kerno de la historia centro, granda ombra ĝardeno, plafonoj el lignaj traboj, pavimoj el bakitaj brikoj, marmoraj kamenetoj kaj panoramo super la fascina toskana kamparo igos vian ferion en la "Apartamentoj ĉe Poggiolo" neforgesebla okazo.
La urbo
Montepulciano staras sur la firsto de altaĵo, inter la Valo de la Orcia kaj la Valo de la Chiana, super kiuj la vido ĝuas senfinan spektaklon de sunleviĝo ĝis sunsubiro. La arkitektura nivelo, tre alta, estas mezepoka kaj renesanca. Michelozzo, Antonio da Sangallo la maljuna, Baldassarre Peruzzi, Vignola, estas iuj inter la nomoj al kiuj estas ligata la historio de la urba konstruarto, en plejparto enfermata interne de la remparoj: la belega Granda Placo kun siaj Palacoj kaj la Katedralo; la longa vojo kiu, ŝanĝante plurfoje nomon, serpentas tra la urbo lauliniigante palacojn de la deksesa jarcento aŭ mezepokajn, renesancajn preĝejojn kaj skulptaĵojn eĉ de etruska epoko; la ĉarmaj barokaj placetoj kaj la romantikaj stratetoj… En la tute apuda proksimeco, la solena kaj harmonia templo de Sankta Biagio (Sangallo la maljuna, 16a jarcento) enmediiĝinta en grandioza natura scenejo, kaj la preĝejo de la Gracoj (17a jarcento) entenanta ĉefverkon en plurkolora terakoto de Andrea della Robbia.
Il Poggiolo
De la nomo de sia ĉefa strato, krute supreniranta kaj laŭliniiganta de aŭsteraj palacoj inter Placo de la Herboj kaj Sankta Francesco, nomiĝas la tuta kvartalo karakterizata de sia situo sur apika sprono. La panoramo kiun oni ĝuas de la Placo de Sankta Francesco estas neforgesebla; en alia teatre perspektiva placeto, la baroka preĝejo de Sankta Lucia entenas grandvaloran pentraĵon de Signorelli.
Du apartamentoj situas en la okcidenta flanko de palaceto kun fasado de la dekoka jarcento, kiu superrigardas la Piazzetta degli Archi kaj estas loĝata de ĝiaj proprietuloj. Aliflanke la fenestroj alrigardas la grandan ĝardenon kaj, transe, la ĉirkaŭan valon limigitan de Montefollonico, Sinalunga, Cortona kaj la montoj apud Arezzo.
![]() |
![]() |
![]() |
Nur kelkaj paŝoj dividas la plej gravan domon de alia konstruaĵo: tiu ĉi, komprenante 2 apartamentojn, situas laŭlonge la bela Via del Poggiolo, kiu kunligas Piazza delle Erbe kun Piazza Grande.
![]() |
![]() |
![]() |
Ĉiuj apartamentoj havas kameneton, aŭtonoman hejtadon, lavmaŝinon (Loĝio kaj Sunsubiro ankaŭ sekigmaŝinon), telerlavilon, televidilon, gladilon kaj polvosuĉilon. Senpaga retkonekto. Parkado en la ĝardeno.
![]() |
Via Piana, 17 - Via degli Archi, 1 - Piazzetta degli Archi, 1 - Vicolo dell'Unione, 2a - Vicolo dell'Unione, 4 |
All rights reserved - Appartamenti al Poggiolo