Se vi havas aŭtomobilon, kaj vi ŝatas veturi per la nura helpo de stratmapo kaj poŝformata gvidlibro, jen ekzemplo por ekspluati plejbone vian semajnon en Montepulciano:

1a tago: vizito de Montepulciano.

2a tago: ekskurso al Siena, irante laŭ la vojo Cassia kaj revenante laŭ la superŝoseo. Ne necesas priskribi Siena-n, tutmonde konata. Se vi estas tie dum la Palio (la 2an de julio kaj la 16an de aŭgusto) via sperto estos neforgesebla.

3a tago: rondiro de la Valdorcia: Monticchiello (ĉarma mezepoka vilaĝo), Pienza (pura modelo de renesanca urbo, kun belega Katedralo), Bagno Vignoni (mezepoka vilaĝo kun romiaj termoj), Montalcino (mezepoka urbeto fama pro sia tre bongusta vino). Poste, laŭelekte: Monte Oliveto (monahejo kun altvaloraj freskoj en fascina pejzaĝo), aŭ Sant'Antimo (izola kaj belega romanika abatejo), kaj pinto de la Monto Amiata kun vasta panoramo super la ĉirkaŭaĵo.

4a tago: ekskurso al Perugia, belega urbo riĉa je turoj, palacoj kaj artverkoj; poste al Assisi, la urbo de Sankta Francesco kun multnombraj kaj belegaj gotikaj preĝejoj kaj kun forta mistika etoso.

5a tago: ekskurso al Cortona, eleganta urbeto de antikva origino, kun belaj palacoj kaj pentraĵoj de Beato Angelico; poste al Arezzo, urbo riĉa je belaj konstruaĵoj (preĝejoj kaj palacoj) mezepokaj kaj renesancaj. Tre bela la Granda Placo.

6a tago: ekskurso al Chiusi (tre interesaj muzeo kaj etruskaj tomboj); poste al Castiglion del Lago: boata ekskurso kun etapo en la romantika Isola Maggiore (la plej granda insulo).

7a tago: ekskurso al Orvieto, miriga mezepoka urbo kuŝanta sur tofa klifo. Tre fama kaj belega Katedralo, krome multaj aliaj interesaj monumentoj, kiel la Puto de Sankta Patrizio kaj multnombraj palacoj. En la sama tago, vizito de Bagnoregio (malgranda ĉarma mezepoka vilaĝeto en malfirma stabileco, sub la protektado de UNESCO).

Aŭtoluado: en Chiusi (25 km) www.aesserent.it

piedirante
per publikaj transportiloj