Se vi ne havas veturilon, jen serio da piedpromenadoj:

1- Promenado ĝis S. Biagio, malsuprenirante la romantikan straton kiu pasas sub la pordego de S. Biagio. Revenante, vi povas supreniri laŭ la strato de la malnova tombejo, kaj poste laŭ la lasta parto de la panorama vojo 'de la Filozofoj'.

2- Promenado ĝis la preĝejo 'delle Grazie', malsuprenirante laŭ la unua parto de la strato de S. Biagio, poste dekstre al tombejo de S. Chiara ĝis la vojo de Canneto. Daŭrigu dekstre ĝis la malsanulejo, poste maldekstre laŭ la via Calamandrei. Revenante, trairu la urbon suprenirante.

3- Promenado ĝis la 'Madonna della Querce', laŭ la strato de S. Martino. Revenante, elektu la kamparan straton de Martiena.

4- Longa promenado al Monticchiello, startante de la vojo de S. Bartolomeo (2a krucvojo maldekstre de la strato al Pienza). Ĉirkaŭ 5 horoj irrevene.

5- Longa promenado al Montefollonico, startante de la vojo 'delle Colombelline', kiu komencas de la strato de Canneto kaj trairas la kamparon. Ĉirkaŭ 6 horoj irrevene.

6- Promenado al la monahejo de la Kapucenoj, startante de 'Villa Bianca' (strato al Chianciano).

7- Du mallongaj urbaj esploradoj: supreniro ĝis la pinto de la urbodoma turo (Piazza Grande) kaj vizito al la du belegaj keloj Contucci kaj Redi.

aŭtomobile
per publikaj transportiloj