Se vi ne ŝatas piediri, sed vi ne havas veturilon:

Efika aŭtobusa reto kunligas Montepulciano-n ne nur al la proksimaj urbetoj, sed ankaŭ al Siena, Arezzo, Firenze kaj Roma.

Chiusi - 20 kilometroj de Montepulciano, oftaj aŭtobusoj - estas tre grava fervoja nodo en la centra Italio.

Kelkaj konsiloj pri unu-tagaj ekskursoj per publikaj transportiloj:

UNU-TAGA EKSURSO PER VAPORTRAJNO
www.ferrovieturistiche.it:80/p.asp?p=trenonatura.asp
Plonĝante en la pasinteco, elektu vaportrajnon por malkovri du el la plej mirindaj pejzaĝoj en la mondo: la Orcia Valo kaj la parkode la Amiata Monto. Vi retrovos la plezuron vojaĝi malrapide kaj vi spertos forgesitajn etosojn…

UNU-TAGA EKSKURSO AL ROMO
Atingu Chiusi per buso (oftaj startoj el Montepulciano, daŭro de la vojo: 1 horo). En Chiusi, entrainiĝu ĝis Romo-Termini (1 horo kaj duono). Por rapide viziti Romon, uzu unu el la sekvaj turismaj busoj, kiuj ekiras el la stacidoma placo: 110 open (ĝenerala veturado tra la urbo); Roma Cristiana (tra la plej belaj preĝejoj kaj bazilikoj); Archeobus (arkeologia veturado laŭ la strato Appia Antica); alie, elektu boatan ekskurson kaj enŝipiĝu el la kajo apud Castel S.Angelo.
Por pli da informoj: www.rome.info/it/trasporti/biglietti
Je la sunsubiro, reveturu al Chiusi per trajno, kaj daŭrigu per buso ĝis Montepulciano.

UNU-TAGA EKSKURSO AL FLORENCO
Atingu Chiusi per buso (oftaj startoj el Montepulciano, daŭro de la vojo: 1 horo). En Chiusi, entrainiĝu ĝis Firenze-Santa Maria Novella (1 horo kaj duono). Ĉar la Florenca stacidomo estas en la centro de la urbo, ĉiuj gravaj monumentoj kaj interesaj lokoj povas esti facile atingitaj ne nur per buso, sed ankaŭ piedirante.
Je la sunsubiro, reveturu al Chiusi per trajno, kaj daŭrigu per buso ĝis Montepulciano.

UNU-TAGA EKSKURSO AL SIENA
Por tiu ĉi ekskurso, buso estas senhezite pli rapida ol trajno. La distanco inter Montepulciano kaj Siena estas 60 km.

aŭtomobile
piedirante